|
Salutojn gekaraj
Mi nomiĝas Joaquim João Mariano, sepdekjaraĝa, loĝanta en Goiânia (oni prononcas Goianja), ĉefurbo de Ŝtato “Goiás ”(vidu la urban priskribon ĉe menupunkto “Mia urbo”).
Mi havas kvar gefilojn kaj ok genepojn. Mi esperantiĝis en 1998 kaj parolas kaj skribas en Esperanto meznivele.
Malgraŭ emerita, mi daŭrigas laborante kiel ekonomisto kaj kontosciencisto ankaŭ direktoro de entrepreno pri informadiko, disvolvanta programaron por komercaj aferoj.
Mia nuntempa hobio estas fotado tamen mi ne estas fotisto sed simpla fotanto.
Ĉi TTT-ejo celas montri mian fotaron fare de mi mem precipe pri esperantaj eventoj, lokaj, naciaj, kontinentaj, internaciaj kiujn mi jam partoprenis.
Krom fotojn ĉi paĝaro taŭgas disvastigi Esperanton tra la mondo profitante de la Tuta-Tera Teksaĵo, la interreto. Tiel ĝi pritraktos pri novaĵoj, artikoloj, instruetoj, humuro, ktp.
Mi petas de vizitantoj partopreni ĉi movadon sendante al mi ĉion kion povas esti interesa por disvastigi esperanton. Sugestoj ankaŭ estos bonvenaj.
La lasta esperanta evento kiun mi partoprenis estis la 43ª Brazila Kongreso de Esperanto okazintan en Fortalezo de la 12-a ĝis la 16-a julio 2008. Mia supra foto estas farita okaze de tiu evento.
Je iaj aj lingvoj lasu viajn komentojn, opiniojn aŭ sugestojn en mia Gastlibro.
|
Kontaktu min per retadreso: |
|
Mi dankegas vian viziton.
JJ Mariano
| |
La serĉado de vivo ekstertera
|
Bildaro kaptita el interreto
|
|
| |
LAŬ LA PAŜOJ DE LA MAJSTRO
|
|