Ĉefpaĝo ·  Fotoj ·  Bildoj ·  Mia urbo ·  Artikoloj ·  Instruetoj ·  Humuro ·  Utilaj ligiloj ·  Gastlibro
Artikoloj
  • La Homa Korpo
  • Ĉu ni estas solaj?
  • La Eŭropa Lingvo
  • Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof
  • Historio de la Presarto
  • Sojle al espero
  • Afrika esperantismo
  • 93-a Universala Kongreso de Esperanto En Roterdamo
  • Barak Obama en Berlim
  • Kiel Krei Krimetulon
  • Se nia planedo estus vilaĝo
  • Prelego en meksika jura fakultato
  • Sunenergi-paneloj
  • Aziaĵoj, lingvoj, fantaziaĵoj
  • Hispanio kaptis ŝipon
  • La Homa Korpo

    NATURISTA VIVO

    Oficiala organo de INOE
    Internacia Naturista Organizo Esperantista
    Redaktoro: Jozefo Németh
    Ihász, Fo u. 41/5. HU-8531
    jozefo.nemeth@gmail.com
    Tel.: +36-89-356-050
    Serio de la dua jarcento, 2011-12-26
    N-ro 104. (4/2011)

    En „Itala Fervojisto – Informa Bulteno” (IFIB) regule aperas interesaj, sciencpopularigaj artikoletoj pri la homa korpo. Ciu artikoleto konsistas el du partoj: la unua parto enhavas statistikajn indikojn, priskribojn de faktoj kun iliaj kuriozaj pintoj kaj gi nomigas „Rekordoj de la homa korpo”, la dua estas nomata „Sciencevoluoj”, kaj gi estas priskribo de eltrovajoj, kiuj enhavas konojn pri la sama temo. Jen la gis nun aperintaj materialoj pri la diversaj korpopartoj. (Tradukis: Romano Bolognesi).

    Cerbo

    Ĝia pezo fluktuas inter 1,5 kaj 2 kg kaj ĝi estas 2% el la korpa pezo, sed ĝi eluzas 20% el la oksigeno metaboligita de nia organismo. Dum la feta kresko formiĝas po ĉirkaŭ 360 milionoj da neŭronoj tage. Ĵusnaskito jam enhavas inter 50 kaj 100 miliardojn da neŭronoj, kiuj, hipoteze vicigitaj unu post la alia, formus ĉenon longan 1 250 km! Ĉiu neŭrono estas kunligita kun ĉirkaŭ 50 000 najbaraj nervaj ĉeloj, sume per 100 000 miliardoj da konektoj (nomataj „sinapsoj”) pere de kiuj la cerbo regas la korpon. La plej aktiva parto de tiu lasta estas ankaŭ la plej ekstera: la „kortekso”, ia „sulkoplena kaloto”, kiu entenas 60% el la neŭronoj. Teorie, se sternita, ĝi kovrus ĉirkaŭ 15 m2. Sed, kiom potenca estas nia menso? Oni opinias, ke ĝi povas enteni informojn kiel en 1 000 enciklopedioj, ĉiu kun po 20 volumoj. Tamen, neniu lernanto kontrolis tion… ĉar nun ekzistas Internet!
    Ĉiuj scias, ke la cerbo estas la fabriko de la sonĝoj, Sed ne ĉiuj scias, ke ili naskiĝas en la tiel nomata „langsuba faldo”, regiono, kiu regas ankaŭ la vidfunkciojn, lokita en la kortekso parieta-okcipita. Malkovris tion svisaj kuracistoj, dum ili kuracis pacientinon lezitan pro ikto. Ilia esplorado, publikigita en la prestiĝa revuo „Annals of Neurology”, reprezentas la unuan demonstron, ke ekzistas startiga sistemo de la sonĝoj sendependa de tiu de la dormo. Tio povus ankaŭ ebligi pli bone kompreni la fenomenon de la „sendormaj sonĝoj: la revoj”. (IFIB 2007/12)

    Haŭto

    La haŭto estas tute aŭtentika organo kaj estas ankaŭ la plej vasta el la korpo. Ĝi havas areon de ĉirkaŭ 2 m2 kaj pezas proksimume 3 kg. Ĝi konsistas el ĉeloj, kiuj vivas averaĝe unu semajnon kaj dum la homa vivo reproduktiĝas 20 kg da haŭtĉeloj. La haŭto estas pli dika ĉe la plando, kie ĝi povas atingi ankaŭ 1 cm, dum ĝi estas pli maldika ĉe testikoj kun dikeco de proksimume 0,05 mm. La haŭta strukturo estas tiel kompleksa, ke ĝi havas en 1 cm2 preskaŭ 3 milionojn da ĉeloj, 90 cm da vaskuloj, 100 ŝvitglandojn kaj 3,7 m da nervoj. Krome estas 170 sensoraj sensiloj kun specifaj funkcioj. En la tuta korpo, el tiuj sensiloj, 3,5 milionoj perceptas doloron (en 0,9 sekundoj), 500 000 sentas palpadon (en 0,12 sek.), 250 000 malvarmon kaj 30 000 varmon (en 0,16 sek.). La koloro de la haŭto dependas de la ĉeesto de melanocitoj: individuo eŭropdevena posedas po inter 1 000 kaj 2 000 en cm2, kio sume signifas 1 g malpli kompare kun kolorhaŭtulo.

    Pli kaj pli oni estas certaj, ke por igi la haŭton pli tona, hela, sana kaj kompakta estas taŭgaj la aplikoj de „kataplasmoj” aŭ kosmetikaj maskoj, per kiuj kovri la vizaĝon dum 10 ĝis 20 minutoj. Per ilia diko de almenaŭ duoncentimetro, ili favoras la estiĝon de varmhumida medio. La vaskulo­dilatado, kiu kreiĝas, faciligas la deigon de la mortintaj ĉeloj, subtenas la sorbadon de la aktivaj elementoj de la kunmetaĵo, stimulas la sango­cirkuladon kaj histoksigenadon. (IFIB 2008/06)

    Okuloj

    Ili estas strukturitaj tiel ke ili rigardas ĝis 60 m sen modifi la konverĝon de la kristalino, dank’ al kio, anstataŭe, en la plej kompleta mallumo, ili perceptas la lumon elradiatan de kandelo je la distanco de 27 km. Kunordigate movataj de ses muskolparoj, ili kapablas prilabori bildon en 150 miliononoj ĉiusekunde, perceptante (kun taŭga lumo) pli ol 10 milionojn da kolornuancoj. Tio eblas pro la ĉeesto de ĉirkaŭ 260 milionoj da fotosensiloj: ĉiu retino konsistas el 123 milionoj da bastonetoj, kiuj ebligas la vidon en la mallumo kaj 7 milionoj da konusetoj taŭgaj por la kolorperceptado. La lumo traniras diafragmon (pupilon), kiu reduktas sian diametron ĝis 1,5 mm aŭ pligrandigas ĝin ĝis 8,5 mm ebligante, inter la minimuma kaj la maksimuma malfermoj, kvanton da lumigado pli­grandigita tridekoble. La bildo de observata afero estas projekciita sur la retinon kaj liverita al la cerbo pere de la 800 000 fibroj de la okula nervo. Ĉio en tre etaj dimensioj: ĉiu el la du okulgloboj havas diametron de 2,5 cm-oj kaj pezas 80 gramojn.

    Ŝajnas, ke eblas sukcesi regeneri korneon transplantante sur lezitan histon ĉelojn „maldiferencajn” kaj ekspansiitajn en laboratorio, prenitajn el la buŝinterno. Utiligante specifajn kreskfaktorojn prof. Kohji Nishida de la Osaka-Universitato (Japanio) sukcesis akiri inĝenieritajn histlamenojn, en kvantoj utilaj por transplanti ilin. Tiel oni faris, rekte sur kornean surfacon, post forigo de la cikatra histo, kiu opakigis ĝin. La rezultoj ĉe kvar pacientoj montriĝas eksterordinaraj: la ĉelpecetoj transplantitaj en la okulon sen suturaj kudreroj, en la daŭro de unu semajno kovris la tutan korneon, restarigante vidkapablon preskaŭ perfektan. (IFIB 2008/12)

    Haroj

    Escepte de piedplandoj, manplatoj, lipoj kaj plej intimaj partoj, nia korpo estas kovrita de 5 milionoj da haroj. La kranihaŭto estas la plej denskovrita kun ĉirkaŭ 150 000 kapharoj. Laŭvice sekvas akseloj kun 12 000 harfolikloj, pubo kun 7 000 kaj brovoj kun 1 400. Dum la vivodaŭro produktiĝas ĉirkaŭ 3 milionoj da haroj; ĉiuj vivas averaĝe 4 jarojn kaj kreskas je rapido de 35 mm tage kaj falas ĉiutage de 35 ĝis 100 el ili. La organismo produktas, dum 24 horojn, ĉirkaŭ 35 metrojn da haroj. Ili kreskas laŭ diversaj rapidoj: 0,44 mm ĉe la brusto, 0,36 ĉe la akseloj kaj „nur” 0,27 mm tiuj de la barbo.
    Hardonacado: nova tekniko, kiu nun kuraĝete ekpaŝas. Malsimile al aliaj traktadoj, tiu ĉi povos liveri senfinan fonton da haroj por transplantadoj, ĉe homoj, kiuj jam estas komplete kalvaj, aŭ favore al tiuj, kiuj ne povas ricevi aliajn terapiojn. Oni realigas kulturadon de harbulboj por poste reenmeti ilin en la harhaŭton. Oni taksas, ke tiu ĉi tekniko povos esti je dispono post 5-10 jaroj, ankaŭ se, komence, ĝi kostos multege kaj, do, ĝi ne estos uzebla por ĉiuj ajn. Cetere, oni devas ankoraŭ multe labori pri la harbulbo; t.e. necesos ankaŭ rekonstrui kompletan sistemon de sangoduktoj, kiuj alportas nutradon al la haro mem.

    Orelo

    Tiu ĉi estas aparato vere tre kompleksa: iu sono, antaŭ sia alveno ĉe la 23 500 aŭdilaj ĉeloj, ĉiuj el ili ekipitaj per 40 ĝis 100 mikroskopaj haroj, devas trapasi konusforman dukton, poste tra membrano, ostoj kaj likvaĵoj. La ĉeloj nun transformas la vibrojn al impulsoj, sendataj al la cerbo pere de 3 000 nervaj fibroj. La plej malalta frekvenco perceptebla de ili estas 16 hercoj (= Hz), t.e. 16 vibroj en sekundo. La sonperceptado de pli altaj frekvencoj varias laŭ la aĝo: dum infano povas aŭdi ĝis 20 000 Hz, okdekjarulo averaĝe perceptas ĝis 11 000 Hz. La fakto ke ekzistas du oreloj ĉe ambaŭ flankoj de la kapo helpas tuj percepti el kiu direkto alvenas la sono. La cerbo ellaboras tiun ĉi informon en la daŭro de ĉirkaŭ 0,0001 sekundoj.

    Freŝa studo demonstris kiel fizioterapio estas neatendita helpo kontraŭ otito. El la ekzamenado de la datenoj evidentiĝis, ke ĉe la infanoj tiel traktitaj okazas pli markita redukto de otitkazoj. Ne nur: ĉe tiuj infanoj oni devis malpli multe turniĝi al antibiotikoj. Laŭ la spertuloj estas bone, ĉe la etuloj turmentitaj de otito, uzi ankaŭ la t.n. kranio-sakran ostoterapion por restabiligi korektan ostartikan rilaton je la nivelo de la kraniaj strukturoj. Praktike, sur iuj partoj de la infankapo estas alpremitaj tre delikataj stimuliloj, kiuj povas doni signifajn rezultojn. (IFIB 2010/06)

    Ostoj

    La skeleto de adolto pezas de 5 ĝis 9 kg; ĝi entenas averaĝe 1 kg da kalcio kaj renovigas komplete ĉiujn siajn mineralajn salojn ĉirkaŭ ĉiun jarsepon. Ĝi konsistas el 206 ostoj, 22 el kiuj apartenas al la kranio, 1 estas en la alta parto de la kolo, 57 en la trunko kaj la aliaj 126 formas la subtenan strukturon de brakoj, manoj, gamboj kaj piedoj. La femuro estas la plej longa osto; fakte en persono alta 180 cm, ĝi longas 50 cm. La plej eta osto nomiĝas stapedo, estas longa 3 mm kaj apartenas al la orelo. La ungoj, el keratino (la sama substanco kiel de la haroj) pli malmoligita pro aldono de mineralaj saloj, kreskas de 0,15 ĝis 0,50 mm tage, por sume 60 m dum la tuta vivo. La ungoj de la manoj kreskas pli multe ol tiuj de la piedoj, kaj ĝenerale tiuj de la plej longaj fingroj pli rapidas ol tiuj de la mallongaj.

    Vitamino „K”, ĝis nun restinta en la ombro, ŝajnas havi gravan rolon kaj por la ostokuracado kaj por luktado kontraŭ kancero. Dum ĝi estas konata delonge kiel kapabla sintezi iujn faktorojn implikitajn en la sango­koagulado, oni certas ke ĝi aktivigas almenaŭ tri proteinojn, kiuj estas necesaj por la osto­metabolo kaj aparte por ostokalcio. Ankaŭ de ĉi tiu faktoro, oni deduktas, ke vitamino K aktivas por redukti la perdon de ostomaso, en rilato al la aĝo, eĉ se kromaj konfirmoj estas necesaj. Ĝi abundas en petroselo, sed ankaŭ en beto, endivio, kreso, soja oleo, spinaco, bruselbrasiko ktp… En florbrasiko estas centono de tio troviĝanta en petroselo. (IFIB 2010/12)