Ĉefpaĝo ·  Fotoj ·  Bildoj ·  Mia urbo ·  Novaĵoj ·  Artikoloj ·  Instruetoj ·  Humuro ·  Utilaj ligiloj ·  Gastlibro
Novaĵoj
Novaĵoj
  • 94-a UK 2009 en Bjalistoko
  • Festo de la minerala akvo
  • Mallongaj Novaijoj
  • Tricent mil poloj eksciis pri Esperanto
  • Sukceso de la Pekinaj Olimpikoj
  • Volontulo por la pekinaj Olimpiaj Ludoj
  • En Portugalio Oni Skribos Brazile
  • TV Esperanto
  • Japanaj sekurservoj studas Esperanton
  • Lady Godiva-oj rajdas nude
  • Nudajn flugojn
  • Brazila Metalo
  • King-Kongo Enamiĝis
  • Forpasis Claude Piron
  • Kristnaska mesaĝo
  • Turistoj povas
  • 94-a UK 2009 en BJALISTOKO

    Liba GABALDA


    Pli ol 1800 kongresanoj el 63 landoj ĝuis vere eksterordinaran kaj elstaran kongreson en la naskiĝurbo de L.L.Zamenhof en Bjalistoko. Ĝi estis elektita por omaĝi la 150-an naskiĝjubileon de la kreinto de Esperanto. Bjalistokanoj fieras pro tiu grava personeco. La tuta urbo eksciis pri nia evento. Stratoj estis ornamitaj per E-flagoj kaj pluraj afiŝoj ne povis esti ne rimarkitaj. Ankaŭ la urbanoj povis ĝui kelkajn E-aranĝojn okazantaj en la urbo kaj koncerton de Jomo kaj Kimo en la parko. La etoso kaj entuziasmo en la kongresejo estis grandega malgraŭ kelkaj incidentoj fare de iuj vandaloj. La konstruaĵoj de la Politekniko de Bjalistoko funkciis kiel kongresejo. Apude estis konstruita grandega tendo ekipita per ekranoj. Tie okazis la plej gravaj solenaĵoj kaj eventoj.
    La inaŭguran ceremonion ĉeestis diversaj politikaj kaj urbaj aŭtoritatuloj kaj la partoprenantojn bonvenigis ankaŭ la nepo de nia Majstro. Dum la paŭzo intervenis trupo da talentaj gejunuloj kantante gajajn, melodiajn kantojn. Reprezentantoj de ĉiuj nacioj bondeziris al la kongresanoj en ilia koncerna lingvo “Pacon al vi”.
    La Movada Foiro ĉiam pligrandiĝas kaj la asocioj sukcese prezentas al la publiko siajn agadojn kaj planojn por la estonteco. La programo estis riĉega, ĉiu devis elekti laŭ sia intereso kaj povis ĉeesti nur parton de la abunda oferto. Grandan intereson de la partoprenantoj vekis la kleriga lundo dum kiu estis pritraktitaj interesaj temoj. Fakaj asocioj havis siajn kunvenojn, estis diskutata la ĉeftemo de la kongreso: “Krei pacan ponton inter la popoloj”, la estraro kaj la Centra Oficejo respondadis demandojn de la publiko, estis prezentitaj filmoj, pola lingvo eksprese, prelegoj pri Pollando, okazis lingvaj kursoj kaj la Internaciaj Ekzamenoj. Vespere ni povis observi per teleskopo stelojn. Ne mankis la ŝatata aŭkcio jam tradicie kaj sprite gvidata de Humphrey Tonkin kaj aliaj interesaj prelegoj. Ankaŭ la gejunuloj invitis nin al sia programo. La tuttagaj ekskursoj celis konatiĝon de diversaj regionoj de Pollando.
    La Kongresa kuriero aperadis ĝustatempe kun diversaj novaĵoj rilate la kongreson kaj ekde la dua numero aperadis regule intervjuoj de konataj esperantistoj pri prognozo de evoluo de Esperanto ĝis post 50 jaroj. Perfekte funkciis poŝto kun speciala porokaza stampo kaj la poŝtaĵoj estis liveritaj per speciala trajno aŭ balono kun aldona stampo.
    Paralele okazis muzika festivalo de kulturoj en la urba placo. Dum la semajno spekteblis multaj artaj programoj. Iuj estis dediĉitaj al la juda kulturo. Tre impresa kaj bunta estis la Nacia Vespero. Al la publiko estis amplekse prezentataj muzikaj kaj dancaj tradicioj de Pollando el diversaj tempoperiodoj. Ankaŭ la bankedo, al kiu ni ĉi-jare aliĝis por festi nian 30-jaran geedziĝon la 27-an de julio, estis bonega kaj festena.
    Ĉi-foje la plej malmulte kostaj loĝejoj en studentaj ĉambroj situis plej proksime (vid-al-vide) de la kongresejo, kio kontentigis la plejmulton de la partoprenantaro.
    En la urbocentro okazis pluraj E-aranĝoj en la kafejo Fama, teatraĵoj en urbaj teatroj kaj multaj el ni vizitis la kafejon Esperanto. Urbocentre troviĝas turismaj informtabuloj pri lokoj ligitaj al la historio de Esperanto, ĉefe al la Majstro kaj la Esperanto-Centro ofertas ekspozicion pri la vivo de Zamenhof.
    Resume, pri la ĉi-jara UK ne eblas paroli alimaniere ol per superlativoj. Dank’ al la lokaj aŭtoritatuloj, LKK-anoj kaj multaj helpantoj ni povis ĝui modelan kongreson. Dum la tuta semajno regis entuziasmo, festa etoso kaj amikaj renkontoj. Malfacilis forlasi tiun belan lokon.
    Espereble la tri kubanoj partoprenintaj la ĉi-jaran kongreson inspiriĝis kaj provos aranĝi venontjare same grandiozan kongreson en Havano. Ili promesis tion...